pasportaservo icon indicating copy to clipboard operation
pasportaservo copied to clipboard

Konverti rektajn ligilojn en mesaĝoj inter uzantoj al trafiltritaj ligiloj

Open interDist opened this issue 4 years ago • 0 comments

Kvankam la komunikilo de PS enhavas nur-tekstan kampon kaj mesaĝoj estas liverataj en la ekzakta formo kiel entajpitaj, la retpoŝta programaro uzata de la ricevanto nemalverŝajne povas konverti tekstajn ĉenojn kiuj aspektas kiel ligiloj, al veraj klakeblaj ligiloj.

Indus do ĉe sendo modifi tiajn teksto-ĉenojn tiel ke la ligiloj direktu al paĝo en pasportaservo.org informanta ke la ligilo prenos la uzanton ekster la PS-retejo. Tio malpliigos ŝancojn de fiŝado.

interDist avatar May 09 '20 22:05 interDist