Ne funkcias je Vindozo
Dankon pro via labaro!
Sed bedaŭre, la kromaĵo ne fukcias je mia komputilo. Mi provis uzi Vudle kaj simplan kopiadon al la .vim dosiero. Nenio helis - vim ne komprenas komandojn EoOn k.tp.
Mi uzas Vim 7.3 kaj Vindozo 7.
Amikan dankon.
Mi atingis funkciadon per la linio el .vimrc: Bundle "http://github.com/greyblake/vim-esperanto.git"
Komence la linio estis: Bundle "vim-esperanto"
Bedaŭre anstataŭ literoj kun ĉapeletoj mi vidas literaĉojn =( Eĉ kiam mi uzas UTF-8.
Saluton! Ĝi funkcias korekte por mi, sed mi uzas Linux. Mi ne provis uzi ĝin kun Windows. Sed mi provos korekti la eraron. Dankon pro la uzado!:)
Nedankinde, mi suspektas ke ĉi estas problemo de Vim + Vindozo, sed ne via kromaĵo.
Ĉe Vindozo, vi devas ŝanĝi la tiparon al iu kiu enhavas la literojn de esperanto. Vi povas ĝin ŝanĝi ie en la menuo "Dosiero". Uzu ekzemple Lucida.
Kaj dankon Greyblake por tiu tre utila kromaĵo!