eventaservo
eventaservo copied to clipboard
Esperanta Eventa Servo
Eventa Servo
Program-kodo: Github
Legu min
Eventa Servo estas sistemo de UEA por ordigi kaj diskonigi Esperanto-eventojn por la tuta mondo. Ĝi estas senpaga kaj programkoda libera.

La kodo estas eldonita laŭ versio 3 aŭ pli nova de la permesilo Affero General Public License. (AGPLv3+)
Kunlaboro
Se vi estas volontulo kaj volas helpi la projekton, estu bonvena.
Kion mi serĉas?
- Homojn kiuj amas Esperanton kaj volas helpi
- Programiston de Ruby on Rails por helpi programi la sistemon
- CSS-spertan programiston por plibeligi la sistemon
- MiniTest/RSpec-programiston por krei aŭtomatajn provkodojn
Se vi volas kunlabori en ĉi tiu projekto, kontaktu min per Telegramo (@fernando.shayani) aŭ retmesaĝo ([email protected]).
Instali
Se vi volas labori je via lokale servata versio de Eventa Servo, legu tiun paĝon.
Dankoj
Mi dankas al ĉiuj kiuj helpas min plibonigi la projekton, speciale:
- Paŭla kaj Didje pro iliaj komentoj kaj provuzado.
- Yves Nevelsteen pro provado de sistemo kaj proponoj.
- Alejandro Medina pro kod-kunlaboro.
- Pro interesaj proponoj:
- Paul Wuertz
- Robin van der Vliet
- Eventoj.hu pro la inspiro.